'Polemikistoj' en E-ujo tabuas jenajn propoziojn...'vi ne taugas esti nomata E-isto',
'mi ne komprenas kial vi praktikas E,'lau mia kriterio restas ne komprenebla via E-isteco'...
エス界で論争する人たちのタブーは、以下の言葉です・・・’あなたはエスぺランチストの名に値しない’
’あなたが何故エスをやっているのか分かりません’’私の基準では、あなたがエスぺランチストであることは
不可解です’・・・
Dankon,mia kara Bedaurinde...Plue mi komentu jene...
ベダウリンデ様、ありがとうございます・・・さらに言いますと・・・
'Pac-movadanoj','homrajto-movadanoj','medio-movadanoj'ktp.ankau
emas kritiki kaj riprocxi siajn oponantojn, pretendante: 'vi oponas Pacon?'
,'vi abomenas Homrajton?','vi estas indiferenta pri Medio?' ktp...
「平和運動家」「人権運動家」「環境運動家」等なども、自分たちに反対する者に
対して、以下のように批判・非難しようとします・・・
’あなたは平和に反対なのですか?’’あなたは人権がお嫌いなのですか?’
’あなたは環境に無関心なのですか?’・・・
Koran dankon,mia kara Kamelio Japana...mi repripensas je kelkaj blasfemaj
epitetoj kontrau mia kara...
Kamelio Japana様、ありがとうございます・・・貴殿に対する無礼な言葉に関しては
反省しております・・・
Nun,mi havas ian ne-agordan sentimenton kontrau Amnestio internacia,
organizagxo pri homrajto,kaj Green Peace internacia,organizagxo pri medioprotekto...
ところで、私は、人権団体・アムネステイーや、環境保護団体・グリーンピースには
違和感を覚えています・・・
Ili vere celas PROTEKTI homrajton kaj medion...?
彼らは真に人権と環境を守ろうとしているのでしょうか・・・?
>Nun,mi havas ian ne-agordan sentimenton kontrau Amnestio internacia,
organizagxo pri homrajto,kaj Green Peace internacia,organizagxo pri medioprotekto...
>Ili vere celas PROTEKTI homrajton kaj medion...?
La bonvolon de plej granda parto da ili mi deziras kredi, kaj kiel kutime dirite
pri preskaux cxiuj aferoj, neeviteblas trovigxi cxiam ekstremuloj kaj nelogikuloj.
彼らの大部分の善意を私は信じたいと思います。そして何時もの事ですが、総ての事に関して
常に急進的な、また非論理的な人たちが存在することは避けられないものなのです。
Estas do grave, ke ankaux ekzistas tiuj, kiuj racie kritikas ilin.
Temas pri la bona aux tauxga ekvilibreco inter du aux pluraj partoj koncernataj.
従って、彼らを合理的に批判する人たちの存在も大事なことです。
二者または複数の当事者間の適度なバランスの問題ですね。
Gxenerala perspektivo plejversxajne montras, ke ili kontribuas al la plu-ekzistado por
la hamara mondo kaj nia familiara kaj komforta terglobo.
総じて、彼らは人類社会とお馴染みで居心地良い地球の存続にとっては寄与していると言っても
良いでしょう。
Mi ankau deziras kredi ke Amnestio kaj Green Peace tenas Bonan Volon
koncerne sian respektivan aktivadon pri homrajto kaj medio...
私も、アムネステイーやグリーンピースが人権や環境に関して善意な活動を
していると信じたいです・・・
Mi,tamen,suspektas cxu ili agadus kaj aktivadus bazite sur propra
aksiologio de Okcidento,ne agnoskante tiun de alispeca kulturo...?
しかし、私は、彼らが西洋の価値観に基づいて活動しているのではないかと思うのです、
他の文化の価値観は認めないで・・・?
Miaj karaj ame k.Bedaurinde...dankon por viaj karaj admonoj...
ame様、ベダウリンデ様、ご忠告、ありがとうございます・・・
Jes,vi tute pravas...oni NENIOM devu jugxi NEK verdikti iujn ideologojn
el ties ekstremistoj kaj radikaluloj...
おっしゃるとおりです・・・ある思想をもった人たちを判断する際には
彼らの中の極端な人たちから全体を判断しては絶対にいけません。
Denove mi dankas vin ambau pro karaj admonoj...mi devu prie atentu...
お二人には再度感謝申し上げます・・・注意します・・・
Mi iom apologiu pri miaj komentoj koncerne 'pacistoj','homrajtuloj'...
「平和主義者」「人権派」に関する私のコメントについて少し釈明させてください・・・
Mi opinias ke NENIUJ kontrauas NEK kritikas 'pasismon','homrajto'...
「平和主義」「人権」に反対し、これを批判する者は誰もいないと思います・・・
Mi mem NUR havas ne-harmonian sentimenton kontrau iuj,kiuj proklamas
kaj deklaras tiujn devizojn 'paco','homrajto'...kaj mi ofte vidas ene de
ili DUOBLAN NORMON...'Pacistoj' NE damnas gigantan militpovon de Cxinio...
'Homrajtuloj' NE kondamnas Cxinion kaj Nordan Koreion pri ties atenco
de homrajto ene de ties propraj landoj...
私自身は、ただ、「平和」「人権」というスローガンを掲げる人たちに違和感を感ずるだけなのです・・・
彼らの中にダブルスタンダードを見るのです・・・「平和主義者」は中国の巨大な軍事力を
非難しません・・・「人権派」は、中国や北朝鮮がそれぞれの自国内で行なっている人権侵害には
これを非難しません・・・
Dankon,mia kara Bedaurinde...supozeble vi kara kaj mi NE samas je
iuj ideoj kaj opinioj: Artikolo 9 de Konstitucio,Irako-Milito,naciaj
flago k.himno,problemo de historia lernolibro,problemo de konsolvirinoj,
Nanjing-incidento...ktp.
ベダウリンデ様、ありがとうございます・・・恐らく、貴殿と私は、いろいろな事柄について
意見が同じではないでしょう: 憲法9条、イラク戦争、国旗国歌、歴史教科書問題、
慰安婦問題、南京事件・・・
Sed ni kune praktikas E. Tio fokusas...
しかし、共にエスをやっています。ここがポイントです・・・
Nun mi abomenas DUOBLAN NORMON kaj HIPOKRITON,pri kiuj mi skizus
en postaj okazoj...
ところで、私が嫌いなのはダブルスタンダードと偽善です・・・これについては
またの機会に述べることもあるでしょう・・・
Mia supozo probable estas vera.
私の推測は正しいかも。
S-ino Kia-kablo-mi-estu kaj S-ro Bonsano malaperis samtempe tuj antaŭ la Jokohama UK.
Kia-kablo-mi-estuさんとBonsanoさんは、横浜UKの直前に同時に消えたんですよね。
S-ro(aŭ -ino)KamelioJapana aperis en decembro de la sama jaro.
カメリオ氏(または女史)は同じ年の12月に現れた。
S-ro KamelioJapana tre facile aprobis la aliajn du,
カメリオ氏は二人に対して浮上に安易に賛同した。
kvankam jam ne estis la du, kiam li venis ĉi tien.
彼がここに来た時には、その二人は既にいなかったのに。
S-ino Kia-kablo-mi-estu kaj S-ro Bonsano bone interkomprenis unu la alian.
Kia-kablo-mi-estuさんと、Bonsanoさんは、お互いによく理解しあっていた。
Iliaj opinioj estis preskaŭ samaj.
彼らの意見はほとんど同じだった。
Mi pensis, ke en ĉi tiu forumo troviĝas tri personoj tre similaj.
私は、この掲示板には、そっくりな人が3人いるのかと思った。
Do mi supozis, ke en japana esperantujo multas "samideanoj" kiuj havas tute saman ideon.
それで、日本のエスペラント界には完全に同じ思想を持った「サミデヤーノ」が沢山いるんだと思った。
Lastatempe oni rivelis, ke S-ro Bonsano estas S-ro KamelioJapana.
最近、Bonsano氏はカメリオ氏であると暴露された。
Kaj S-ro KamelioJapano sugestis, ke li estas gesinjoroj KamelioJapano.
また、カメリオ氏は、自身が夫妻であると示唆した。
Se mia supozo estas vera, estas ne tri similaj personoj sed paro da gesinjoroj similaj kvazaŭ ĝemeloj.
もし私の推測が正しければ 3人の似た人がいたんじゃなくて、一卵性夫婦が一組だったんですね。
Dum longa tempo mi estis trompita!
長い間、騙されてました!
Mi komprenas ke mia kara Kamelio Japana diferencas je mi prie de
politikaj ideoj...sed mi estas certa ke mia kara Kamelio Japana
rajtas resti E-isto...
カメリオ様が私と政治思想に関して異なっていることは承知しています・・・
しかし、私は確信しています、カメリオ様はエスペランチストで居られると・・・
Korea naciismo estas eksterordinara...Eblas ke Koreio atakus Japanion bazite
sur iluzio de japana eventuala atako je Takeshima...
韓国のナショナリズムは異常です・・・日本が竹島を攻撃してくるのではないかとの妄想に
基づいて、韓国が日本を攻撃してくる可能性はあります・・・
Kaj eblas ankau ke Koreio 'reprenus' Tsushima...
また、韓国が対馬を「奪還する」可能性もあります・・・
Japanaj adeptoj de 'Ideo de E',tamen,indiferentas pri korea naciismo...
Ili timas kaj zorgas NUR pri japana naciismo...
しかし、日本の”エスペラントの思想”信奉者たちは、韓国のナショナリズムには
無関心です・・・彼らが心配しているのは、ただ日本のナショナリズムだけです・・・
小泉元総理を始めとする方々の「新自由主義路線の終焉」の始まりか?
Rilate al la eksigxo je la parlamentaneco de s-ro Koizumi, trovigxas multe da komentoj
pri liaj sintenado kaj politikaro; mi do ne auxdacas precipe mencii pri tio.
Sed cxe mia koro restis unu afero, kiun mi povus konstati kaj agnoski:
T.e. neniel temas pri tio, cxu estas bona aux ne la grandeco de iu ajn registaro,
sed esence pli grave temas pri tio, cxu ekzistas vere establita demokratio,
kiu antaux cxio konstante farendis kaj farendas fare de cxiu el popolamasanoj.
Sen suficxe granda kontrolpovo kontraux siaj registaro aux potencularo,
cxiuj popoloj kaj, interalie, pli malfortaj homoj sur la tuta terglobo neniam
povus gajni por si mem preferindajxojn de sia propra sxtato, kia ajn cxi tiu estas.
私が利用したのは『unua etapo de esperanto』188〜195ページ(pvz 88-04)です。
なお、この引用文に対する考察は、後日あらためて書くことにします。
---
【第1段落】
4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne
miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas.
4) 私の最初の小冊子についている辞書は小さなものですから、収録されていない単語が
たくさんあったとしても驚かないでいただきたい。
Sed mi ne havis la intencon eldoni autore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo
la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj.
しかし私には、独断で大辞典を出版しようとか、私の個人的な好みにまかせて言葉全体
を頭から足まで作ってしまおうとかいった意図はありませんでした。
Ĉar unue ― la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la
nombro de l’ vortoj en lingvo de l’ homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus
atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de
mia persono;
というのも第一に、人間の言葉に含まれる単語の数にはキリが無いので、すべての単語
を一人の人間が作るというのは不可能でありますし、もしも私が単語を作りだすまで他の
人は待っていなければならないという事になれば、この言葉は決して完成しないでしょうし、
またこれでは、いつまでたっても私に依存したままだという事になるからです。
due ― en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo
devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras.
第二に、たった一人の人間による個人的な判断や決定というのはしょっちゅう間違えるもの
ですから、全世界的な言葉というような重要な仕事においては、こういったものは出来るだ
け避けるべきだからです。
Unu homo tie povas esti iniciatoro sed ne kreanto.
このような仕事においては、一人の人間は「創始者」ではありえますが「すべてを決定する
人」ではありえないのです。
Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta
civilizita mondo.
全世界的な言葉というのは、文明社会全体が力を合わせて、少しずつ作っていくべきなの
です。
Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro
de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan funda-
menton, sur kiu ĉiuj povus labori.
世界中の異なる場所に住む異なる人たちがバラバラに仕事をするのにも関わらず、この言
葉が規則的かつ統一的に、分裂することなく発展することが出来るようにするために、すべ
ての人が仕事をする際の基準となる「共通の基礎」を作らねばなりませんでした。
Tia komuna fundamento por la “Lingvo Internacia” devas esti mia unua broŝuro (“Lin-
gvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”), kiu havas en si la tutan gramatikon de
la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj.
「国際語」におけるこのような共通の基礎は、私の最初の小冊子(『国際語 ― まえがきと
全教程』)であり、このなかに、この言葉の文法のすべてと、充分な数の単語が収められて
います。
Tio ĉi estas la unua kaj la lasta persona vorto en la afero de l’ lingvo internacia.
これが、この国際語の仕事における最初で最後の個人的な言葉です。
Ĉio cetera devas esti kreata de la homa societo kaj de la vivo, tiel kiel ni vidas en ĉiu el
la vivantaj lingvoj.
これ以外のすべては、生きている言葉(=民族語)において見られるように、人間社会と生
活によって作られるべきなのです。
Ĉiu, kiu ellernis la diritan “fundamenton”, povas kuraĝe diri, ke li konas la lingvon inter-
nacian tute, ke li konas ĝin ne malpli bone ol la aŭtoro aŭ ol iu alia.
先述の「基礎」を習得した人は全員「自分は国際語について完全に知っている」「自分はこ
の言葉を、この言葉の創始者や他の誰にも引けをとらないくらい知っている」と堂々と言う
ことが出来るのです。
Ĉar en ĉio, kio en la dirita broŝuro ne estas trovata, kompetenta devas esti de nun ne
la aŭtoro aŭ ia alia persono, ― la solaj kompetentaj nun devas esti talento, logiko, kaj la
leĝoj kreitaj de la plej granda parto de la verkantoj kaj parolantoj.
というのも、先述の小冊子に書いていない事柄すべてに対して権限をもつべきなのは、こ
れからは創始者や他の個人ではなく、才能や、論理性や、この言葉を書いたり話したりす
る人たちの大多数によって作られた決まりだけであるべきだからです。
【第2段落】
Se ia vorto ne estas trovata en la vortaro, kiun mi eldonis, kaj oni ĝin ne povas fari
mem laŭ la reguloj de la internacia vortfarado, nek anstataŭigi per alia esprimo, ― tiam
ĉiu povas krei tiun vorton laŭ lia persona plaĉo;
もしも、ある単語が私の出版した辞書のなかに無く、しかも自力で既存の語根を組み合わ
せて造語することも出来ないし、他の表現でおき換えることも出来ないという場合には、す
べての人は自分の個人的な好みにしたがって新しい語根を導入することが出来ます。
tiel ankaŭ se naskiĝus ia demando stilistika aŭ eĉ gramatika, ne decidita klare en mia
unua broŝuro, ― ĉiu povas ĝin decidi laŭ sia juĝo;
これと同じように、もしも文体や文法に関する問題が発生して、それが私の最初の小冊子
においては明確に決められていない場合には、すべての人は自らの判断にしたがってそ
れを決めることが出来ます。
kaj se vi volas scii, ĉu vi bone decidis tiun demandon, turnu vin ne al mi, sed rigardu,
kiel tiun demandon decidas la plejmulto de l’ verkantoj.
また、あなたが「この問題を自分はうまく解決したのかどうか」を知りたいのであれば、私
のほうを向くのではなく、この言葉で文章を書く人の大多数がどのようにしているかを見て
ください。
Ĉiu vorto, ĉiu formo, kiu ne estas rekte kontraŭ la jam kreita gramatiko kaj vortaro, aŭ
kontraŭ la logiko aŭ la leĝoj enkondukitaj de la plejmulto de l’ uzantoj, ― estas tute
bona, tute egale ĉu ĝi plaĉos al mi persone aŭ ne.
すでに作られた文法や語彙に直接的に反しておらず、また論理性や、この言葉の使用者
の大多数によって導入された決まりにも反していないすべての単語や様式は、それが私
個人の気に入るか否かに関係なく、すべて良いものとされます。
La verkoj, kiujn mi eldonos persone, ne devas havi pli da kompetenteco, ol la verkoj de
ĉiu alia.
私が個人的に出版する著作が、他の人たちの著作よりも権限をもっている、などという事
はありません。
Kaj poste, kiam la lingvo sufiĉe fortiĝos kaj ĝia literaturo sufiĉe vastiĝos, tiam ankaŭ tio,
kio estas en mia unua broŝuro, devos perdi ĉian signifon, kaj sole kompetentaj tiam
devos esti la leĝoj ellaboritaj de la plejmulto.
そして、この言葉が充分に強くなって、この言葉による文献が充分に増えたならば、私の
最初の小冊子に書かれたこともすべての意味を失うべきでありますし、そしてその時には、
大多数によって作りだされた決まりだけが権限をもつべきなのです。
Per unu vorto ― la lingvo internacia devas vivi, kreski kaj progresi laŭ la samaj leĝoj,
laŭ kiaj estis ellaborataj ĉiuj vivaj lingvoj, kaj tiu formo, kiun mi donis al ĝi, tiu gramatiko
kaj vortaro, kiujn mi prezentis, devas esti sole fundamento, sur kiu estos ellaborata la
efektiva lingvo internacia de l’ estonteco.
ひとことで言えば、この国際語は、すべての生きている言葉が作りあげられたのと同じ法
則にしたがって生きたり育ったり進歩したりすべきなのです。そして私がこれに与えた様式
や、私が示した文法や語彙は、未来の本当の国際語が作りあげられるための単なる基礎
であるべきなのです。
【第3段落】
Se mi senigas min nun je ĉiaj personaj privilegioj, kaj fordonas ilin tute al la publiko, mi
ĝin faras ne pro malvera modesteco, sed ĉar mi havas la profundan kredon, ke tion pos-
tulas la interesoj de la afero, kiu alie ne povus regule kaj rapide vastiĝi kaj ĉiam estus
en dependo de unu persono kun liaj eraroj.
もしも私が今すべての個人的な特権を自分から無くし、それらをすべて世間に譲ったとして
も、私がそうするのは偽りの謙虚さによるものではありません。「この仕事がこうすることを
要求するのだ。こうしないと規則正しく急速に広まらないだろうし、いつまでたっても一人の
人間に依存したままになるし、間違いも直らない」と私は強く信じるからであります。
Nur viva kunkursa laboro, ĉe kia ĉio pli bona iom post iom elpuŝas la malpli bonan,
― povas doni efektive bonan kaj vivipovantan lingvon internacian.
すべてのより良いものが良くないものを少しずつ押し出していくというような、活気のある競
争のある仕事のみが、本当に素晴らしくて生命力のある国際語をもたらすことが出来るの
です。
【第4段落】
Multaj kredeble timos, ke danke tiun vastan liberecon la lingvo internacia baldaŭ disfalos
en multaj malsamaj lingvoj.
おそらく多くの人たちは「この国際語は、あまりにも大きな自由が与えられているせいで、
すぐに多数の異なった言葉に分裂してしまうだろう」と恐れることでしょう。
Sed kiu konas iom la historion de la lingvoj, tiu komprenos, ke tiu timo estas tute sen-
fonda, ĉar ni ĉiuj laboros sur unu fundamento, kaj tiu fundamento, enhavante la tutan
gramatikon kaj la pli grandan parton de l’ vortoj, kiuj en la parolado estas renkontataj la
plej ofte, havos en la lingvo internacia tian saman signifon, kiun en ĉiu lingvo havis tiu
lingva materialo, kiu estis en ĝi en la komenco de regula skriba literaturo:
しかし言葉の歴史について多少なりとも知っている人であれば、この恐れはまったく根拠
が無いと判断することでしょう。というのは、我々はみな、すべての文法規則と、もっとも使
用頻度の高い単語の過半数を含んでいる一つの基礎のうえで働くことになるわけですが、
この基礎が、この国際語においては、民族語において統一された文章語が書かれるよう
になるときに存在していた言語的な材料がもっていたのと同じ意味をもつことになるわけ
です。
estis preta gramatiko, estis granda kolekto da vortoj, sed multaj vortoj ankoraŭ malestis.
(民族語において統一された文章語が書かれるようになるときには)文法規則があって、
数多くの単語もあったのですが、しかし多くの語がまだ不足していたわけです。
Tiuj ĉi vortoj estis kreataj unu post unu, laŭ la kreskanta bezono, kaj malgraŭ ke ili estis
kreataj dise de malsamaj personoj, sen ia kondukanto aŭ leĝdonanto, la lingvo ne sole
ne disdividiĝis, sed kontraŭe, ĝi ĉiam pli unuformiĝis, la dialektoj kaj provincialismoj iom
post iom perdiĝis antaŭ la fortiĝanta komuna literatura lingvo.
これらの(不足していた)単語は、必要になるにしたがって一つずつ作られていきました。こ
れらの単語は、指導者も立法者もいない状態で、さまざまな人たちによってバラバラに作ら
れたにも関わらず、言葉が分裂しなかっただけではなく、むしろ反対にますます統一されて
ゆき、共通の文章語が確立されるにつれて方言は少しずつ無くなっていきました。
Ke mia unua broŝuro prezentas fundamenton sufiĉe fortan, kaj ke la fundamenta vort-
aro enhavas nombron da vortoj sufiĉan kaj tiel grandan, ke se oni volas, oni povas eĉ
tute libere esprimi siajn pensojn sen ia kreado de novaj vortoj, ― montras la fakto, ke
en la tuta “Dua Libro” vi ne re[n]kontas eĉ unu nove kreitan vorton ! (vi renkontos
tie, vere, multajn vortojn, kiujn vi ne trovas en la fundamenta vortaro, sed tio ĉi estas
vortoj ne nove kreitaj, sed nur tiaj, kiujn mi danke la gramatikon (C.7.) ne bezonis presi
en la vortaro).
私の最初の小冊子が充分にしっかりした基礎を提示していること、そして基礎的な辞書に
かなり多くの単語が含まれているので、新しい単語を導入しなくても言いたいことを自由に
表現することさえ出来るということ ― こういったことを、たった一つの新語さえも『第二書』
には導入せずに済んだという事実が示しているのです!(実際には、基礎的な辞書に収
録されていない単語がたくさんあるのですが、しかしこれらは新たに導入されたのではなく、
ただ単に「多くの欧米語において使われているような国際的な単語は、語形をエスペラント
化して使うことが出来る」という規則のおかげで、基礎的な辞書のなかに印刷する必要が
無かったものなのでした)
Oni devas memori, ke ĉiu lingvo servas por esprimi niajn pensojn, sed ne por senpense
traduki el aliaj lingvoj;
すべての言語は言いたいことを表現するためのものですが、しかし、よく考えもせずに他の
言語から直訳するためのものではないということを忘れないでいただきたい。
oni devas tial peni esprimadi siajn pensojn per la jam estantaj vortoj kaj kreadi novajn
vortojn nur tie, kie ĝi estas efektive necesa, ― kaj tiam la vortoj nove kreataj estos
nur malofte disĵetitaj inter la multo da vortoj jam konataj kaj povos facile aliĝi al la
lingvo kaj riĉigi ĝin ne perdigante ĝian unuformecon.
ですから、言いたいことを表現する際には、すでに存在している単語を利用して表現する
よう努めるべきであって、新語を導入するのは本当に必要なときに限るべきであります。
こうして新たに導入された単語は、すでに定着している大量の単語のなかにごく稀にばら
まかれて、この言葉にかんたんに加わることが出来、そして言語的な統一を失うことなく
言葉を豊かにすることが出来るのです。
【第5段落】
Tiel, danke la unu gramatikon kaj la unu formon de la plej granda parto de l’ vortoj, la
lingvo internacia havos jam de l’ komenco unu formon ĉe ĉiuj uzantaj ĝin.
このように文法と多くの単語が統一されているおかげで、この国際語はすでに最初から、
これを使うすべての人たちにおいて統一が保たれることになるのです。
Nur tiuj vortoj, kiuj en la fundamenta vortaro ne estas trovataj, en la unua tempo estos
malegale kreataj de malsamaj aŭtoroj.
ただ、基礎的な辞書に含まれていない単語だけは、最初のうちは人によって語形がマチマ
チになることでしょう。
Sed ĉar unue tiaj vortoj estos renkontataj nur disĵetite inter la multo da vortoj jam kon-
stantaj, kaj due la nombro de tiaj malegale sonantaj vortoj ankoraŭ pli malgrandiĝos danke
la komunan fonton, el kiu la aŭtoroj prenados la novajn vortojn (la plej gravaj eŭropaj
lingvoj), ― tial tiuj “novaj” vortoj prezentos nenion alian ol provincialismojn de la unu
lingvo internacia.
しかし第一に、このような単語は、すでに確立した多くの単語のあいだにパラパラと現われ
るだけですし、第二に、こういった単語はいくつかの主要なヨーロッパ語という共通の源泉
から採られるわけですから、語形の異なるものの数はさらに少なくなるでしょう。ですから、
これらの「新しい」単語というのは、一つの国際語における方言形に他ならないわけです。
Tiaj provincialismoj estis en granda nombro en ĉia alia lingvo, kaj kun la vastiĝado de la
skribata literaturo ili komencis perdiĝi.
これらの方言形は、他のどんな言葉にも多数ありましたし、文章語が普及するとそれらは
無くなっていきました。