私が利用したのは『unua etapo de esperanto』188〜195ページ(pvz 88-04)です。
なお、この引用文に対する考察は、後日あらためて書くことにします。
---
【第1段落】
4) La vortaro, kiu estas aldonita al mia unua broŝuro, estas ne plena, kaj la leganto ne
miru, se li multajn vortojn en ĝi ne trovas.
4) 私の最初の小冊子についている辞書は小さなものですから、収録されていない単語が
たくさんあったとしても驚かないでいただきたい。
Sed mi ne havis la intencon eldoni autore plenan vortaron kaj krei laŭ mia persona plaĉo
la tutan lingvon de l’ kapo ĝis la piedoj.
しかし私には、独断で大辞典を出版しようとか、私の個人的な好みにまかせて言葉全体
を頭から足まで作ってしまおうとかいった意図はありませんでした。
Ĉar unue ― la kreado de tute plena vortaro estas laboro ne ebla por unu homo, ĉar la
nombro de l’ vortoj en lingvo de l’ homoj estas senfina, kaj se kun ĉiu vorto oni devus
atendi, ĝis mi ĝin kreos, tiam la lingvo neniam estus finita kaj ĉiam estus en dependo de
mia persono;
というのも第一に、人間の言葉に含まれる単語の数にはキリが無いので、すべての単語
を一人の人間が作るというのは不可能でありますし、もしも私が単語を作りだすまで他の
人は待っていなければならないという事になれば、この言葉は決して完成しないでしょうし、
またこれでは、いつまでたっても私に依存したままだという事になるからです。
due ― en tia grava afero, kiel lingvo tutmonda, la persona juĝo kaj decidoj de unu homo
devas havi rolon eble plej malgrandan, ĉar unu homo sur ĉiu paŝo eraras.
第二に、たった一人の人間による個人的な判断や決定というのはしょっちゅう間違えるもの
ですから、全世界的な言葉というような重要な仕事においては、こういったものは出来るだ
け避けるべきだからです。
Unu homo tie povas esti iniciatoro sed ne kreanto.
このような仕事においては、一人の人間は「創始者」ではありえますが「すべてを決定する
人」ではありえないのです。
Lingvo tutmonda devas esti pretigata paŝo post paŝo, per la kunigita laborado de la tuta
civilizita mondo.
全世界的な言葉というのは、文明社会全体が力を合わせて、少しずつ作っていくべきなの
です。
Por ke la lingvo povu regule, unuforme kaj unuvoje progresadi malgraŭ la disĵetita laboro
de malsamaj personoj en malsamaj lokoj de la tuta mondo, oni devis krei komunan funda-
menton, sur kiu ĉiuj povus labori.
世界中の異なる場所に住む異なる人たちがバラバラに仕事をするのにも関わらず、この言
葉が規則的かつ統一的に、分裂することなく発展することが出来るようにするために、すべ
ての人が仕事をする際の基準となる「共通の基礎」を作らねばなりませんでした。
Tia komuna fundamento por la “Lingvo Internacia” devas esti mia unua broŝuro (“Lin-
gvo Internacia. Antaŭparolo kaj plena lernolibro”), kiu havas en si la tutan gramatikon de
la lingvo kaj sufiĉe grandan nombron da vortoj.
「国際語」におけるこのような共通の基礎は、私の最初の小冊子(『国際語 ― まえがきと
全教程』)であり、このなかに、この言葉の文法のすべてと、充分な数の単語が収められて
います。