コピーして使うにはこのほうがいいでしょう。
Apelacio pri Tibeta afero al la Cxina Prezidento Hu Jxin-Tao en la internacia lingvo Esperanto.
Dato :
Estimata Prezidento,
Mi skribas por esprimi mian gravan zorgon pri la severa subpremo kontrau pacaj protestantoj en la Tibeta cxefurbo, Lasso, kaj ankau en aliaj urboj.
Cxinaj polico kaj soldatoj lau raportoj uzas ekscesan perforton kontrau Tibetaj manifestaciantoj en
Lasso kaj aliloke. La cxinaj autoritatoj atencas la rajtojn de manifestaciantoj por libereco de esprimo, asocio kaj asembleo.
Mi tial postulas al cxinaj autoritatoj bridi sin en respondado al daurantaj protestoj kaj liberigi tiujn, kiuj estas katenitaj pro paca praktikado de sia libereco de esprimo, asocio kaj asembleo.
Por jxurnalistoj ankau estu permesata plena kaj libera aliro al Tibeto kaj cxirkauajxoj. Fine, la cxina
registaro akceptu sendependan enketon fare de Unuigxintaj Nacioj pri la eventoj de la lastaj semajnoj en Tibeto.