Jaro 1975 estis la jaro, dum kiu la sufokiga ŝraŭbo komencis pli forte premi. Tiujare la Katolika Sekcio de Ĉeĥa E-Asocio
perdis sian memstarecon. Ĝi estis transformita je fako de MEM (Mondpaca E-Movado)-Sekcio de ĈEA. Estis tio grava paŝo
al definitiva likvido de la katolika E-aktivado en tiama Ĉeĥoslovakio.
Estas menciinde, ke antaŭ kelkaj jaroj la Ĉeĥa Sekcio de IKUE kaj la Ĉeĥa Sekcio de KELI estis devige submetitaj al la Ĉeĥa
Sekcio de MEM, nome la t.n. Mondpaca Esperanto-Movado. Superflue diri, ke tiu subigo de du religiaj organizaĵoj al MEM limigis
ilian memstarecon. MEM faris nenion por ebligi la normalan funkciadon de la du subigitaj sekcioj. Fakte, ĝi fariĝis instrumento
de religia subpremado kaj faris nenion por defendi la persekutatajn membrojn de IKUE.
La plej ĵusaj sekvoj de la afero estas jenaj: la loka grupo de ĈEA en Herbortice, prefere ol eksigi s-anon Šváček, decidis dissolviĝi;
plej verŝajne, ĈEA pledos por nuligo de la kontrakto, per kiu la ĉeĥaj sekcioj de IKUE kaj de KELI estis submetitaj al la ĉeĥa sekcio
de MEM (kio povas signifi la finon de la oficiala vivo de la du menciitaj religiaj sekcioj); jam kelkaj membroj el la komitato de la ĉeĥa
sekcio de IKUE pro timo rezignis plu labori; pri la afero “Herbortice” nun okupiĝas ankaŭ “Amnestio Internacia”.