したらばTOP ■掲示板に戻る■ 全部 1-100 最新50 | メール | |

エスペラントと日本国憲法の平和理念

377Raku:2012/04/25(水) 18:49:58
もうちょっと引用を続けさせてください。
 La programo dauxrigas;
 ”La Centra Komitato de BEA klopodis partopreni regule en la kunvokitaj dum la raportita periodo
cxiujaraj konsultaj renkontigxoj kun reprezentantoj de la esperantistaj movadoj el la socialismaj
landoj [tiuj renkontigxoj konsiderinde multigxis antaux Hamburgo, mia rim.]. Tiuj cxi renkontigxoj
estas utila formo por kristaligxo de niaj pozicioj pri vico da gravaj demandoj de la internacia esperantista
movaqdo, pli speciale - pri kunlaborado kun la Mondpaca Esperantista Movado" (p-oj 31-32).
oni vidas, ke esence la samaj personoj kiel gvidantoj de la Esperanto-organizajxoj en tiuj landoj diskutas
kun si mem kiel reprezantoj de MEM, alivorte priparolas la utiligon de MEM por penetrado en la neuxtralan
Esperanto-Movadon, kaj aliflanke misuzas la sinceran pacamon de la esperantistaro por altiri gxin al la
celoj de MEM. Sekvas informoj pri pliraj kunvenoj de MEM dum la UK en Vieno, Madrido, Helsinki kaj
Londono. En Madrido la cxefa temo de MEM estis "la agreso de Israelo kontraux la arabaj landoj kaj la
progresemaj regximoj en iuj el ili". Estus interese vidi kiel reagus la pacamantoj de MEM, se iu venus al la
ideo organizi kunvenon, ni diru, en Sofio pri la invado de armeoj de socialismaj landoj (kun escepto de
Rumanio) en Cxehxoslovakion laux la principo de proleta internaciismo. Kiel estas manipulataj la decidoj
de tiuj kunvenoj de MEM, montras la dauxrigo; "Kvankam la cionistoj kaj iliaj adeptoj en aliaj landoj provis
refuti la tezon de nia raporto, post la donitaj aldonaj respondoj de la meritaj en la diskutado demandoj, la
proponita de MEM deklaro estis unuanime akceptita" (p. 33). Cxu, do,por gxi vocxdonis ankaux la "cionistoj
kaj iliaj adeptoj", aux eble ili forkuris el la konveno?")


新着レスの表示


名前: E-mail(省略可)

※書き込む際の注意事項はこちら

※画像アップローダーはこちら

(画像を表示できるのは「画像リンクのサムネイル表示」がオンの掲示板に限ります)

掲示板管理者へ連絡 無料レンタル掲示板