何からかの引用かは言うだけヤボというものでしょう。この文章の著者が"平和の敵"でないことだけは確かです。
Mondpaca Esperantista Movado estis fondita en 1953 de kelkaj auxstriaj "pacbatalantoj". En Orienta Euxropo,
ekzemple en Cxehxoslovakio, en la komenco oni hezitis cxu apogi gxin(v. 2.2(iii)). Baldaux gxi venis plene sub la
kontrolon de la gvidantoj de orienteuxropaj Esperanto-organizajxoj, siavice sub la plena kontrolo de la komunistaj
partioj en tiuj landoj. La nuna prezidento de MEM estas N. Aleksiev, samtempe prezidanto de BEA, samtempe membro
de la Monda Packonsilantaro kun formala sidejo en Helsinki, siavice plene sub la kontrolo de la KP de Soveta Unio.
Ecx dum la UK en Hamburgo N. Aleksiev aparte informis la kunvenon de MEM "pri la platformo de la Tutmonda
Kongreso de Pacamaj Fortoj en Moskvo"(Cxehxa Strato, n-ro 6/74). Cxiuj gvidantoj de la orienteuxropaj Esperant-
organizajxoj estas samtempe la cxefaj aktivuloj en MEM.
En la lasta parto de la Programo (p-oj 31-41) estas traktataj la internaciaj agadoj, inter kiuj elstaran lokon
okupas MEM. Tiurilate la Programo insturkcias: "Speciale bona estas la efekto, kiam la fortoj de la Esperantistaj
movadoj el la socialismaj landoj unuigxas kun tiuj de la reprezenzantoj de demokratiaj kaj progresemaj esperatistoj
el aliaj landoj"(p. 31). Apenaux necesas klarigi kion signifas tiuj, kiuj, kvankam ne membroj de la komunista partio,
tamen plene apogas gxiajn agadojn kai estas utiligitaj por gxiaj celoj, en tiu cxi kazo propagando de la soveta
koncepto pri paco, ligita al la soveta koncepto de "paca kunekzistado", "proleta internaciismo" kaj kunligitaj
konceptoj. Tiuj apogantoj estas kutime nomataj "kamaradoj-kunvojagxantoj".Tiu doktrino forjxetas "pacifismon",
kiel montrite supre, sed utiligas cxiujn pacifismajn tendecojn por lerte subigi ilin al la propra koncepto de paco.
Ankaux tiu manovro ne estas io nova. Gxi estis ellaborita de Cxicxerin, tiama komisaro por eksterlandaj aferoj,
kaj aprobita de Lenin en la letero de la 14-an de marto 1922 antaux la forveturo de Cxicxerin al la Konferenco
de Gxenevo (ne Gxevo). El tiu dokumento vidigxas, ke la cxefa celo de soveta delegacio estis atingi utilajn komercajn
rilatoijn kun la kapitalista mondo kaj havigi tiucele la apogon de cxiuj pacifistaj kaj aliaj porpacaj fortoj, ecx religiaj,
se nur ili povas esti utilaj por la soveta politiko. Lenin skribis, ke tiu "pacifista programo estas absolute admirinda"
kaj ke gxi "senmoraligos la malamikon". Idente; dum la Programo de BEA oficiale forjxetas "pacismon, "abstraktan"
internaciismon, kosmopolitismon, neuxtralismon kaj aliajn malutilajn devojigxojn", samtempe la Monda Packonsilantaro
kaj gxia filio MEM lerte utiligas tiujn "devojigxojn" por la celoj de la soveta politiko.