Kara samideano 丹花,
Mi ne scias, kial kaj kiel mi trovig^is en Japanio-China radio international,
c^ar mi neniam havis kontakton kun C^ina radio.
Komence de aprilo mi havis s^ancon viziti Ekspozicion de UMESAO TADAO en
la Memora Parko por Ekspo1970(Senri). Ja li estis granda etnografo kaj pensulo.
Tre bele floris sakuro en la parko. La ekspozicio dau~ros g^is junio.
C^u vi jam vizitis g^in?