(Nun teisto kun ateistoj diskutas pri teismo.)
Esperantisto: Mi pensas, ke milito okazas pro kontrauxstaro inter religioj.
Tial mi asertas, ke monoteistoj devas akcepti politeistojn!
Monoteisto: ...Sed ecx ili fine elektos en ekstrema situacio ununuran dion...
Esperantisto: ???
Sciencisto: Ni povas kompreni sen dio cxi-mondon.
Dio nur estas iluzio naskita de agado en cerbo.
Tial ni ne povas trovi specialan valoron en tia iluzio!
Monoteisto: ...Sed ecx vi fakte akceptas tian iluzion...
Sciencisto: ???
Komunisto: Ankaux mi havas saman opinion kiel s-ro sciencisto.
Religio ja estas opio!! Ni povas racie manipuli nian socion.
En moderna progresinta socio ni ne bezonas tian mensogan ideon!
Monoteisto: ...Sed ecx vi bezonas tian mensogon...
Komunisto: ???
Ekzistadisto: Ho! La dio mortis! Ni finfine mortigis gxin!
Ni jam ne povas torovi gxin en nia mondo!
Monoteisto: ...Sed ecx vi premisas por via ekzistado la bedauxratan dion...
Ekzistadisto: ???
Esperantisto: Sinjoro... Vi jxus neigis niajn opiniojn.
Sed viaj tiaj vortoj estas nekompleta por persvadi nin!
Bonvolu diri al ni pli parafraze.
Kio estas la dio, kiun vi kredas!?
(El-preninte etan krucon el sia posxo,
la teisto metis gxin sur antaux sian bruston per siaj manoj.
Kaj fermante siajn oklojn, li mallauxte respondis la jenon.)
Monoteisto: Mono...