Mi devas aldoni.
Mi aprobas, ke vortoj en Esperanto devenu el eŭropaj vortoj.
Kvankam mi estas aziano, mi povas pli facile memori eŭropajn vortojn ol ĉinajn aŭ hindajn.
Fakte la angla, la franca, la hispana lingvo disvastiĝis sur la mondo,
kaj ankaŭ en Japanion tiaj vortoj envenis kiel 'fremd-vorto'.
Tamen esperantaj vortoj estas tro multaj ke mi memoru ilin, eĉ se por kutima uzado.
Do mi ekpensis, ke se estus malmulte da bazaj radikoj kaj ĉiuj aliaj vortoj estus faritaj per vort-farado,
mi memorus malplimulte kaj pli facile komprenus Esperanton.